Diverslandaj senditoj esprimis oponon kontraŭ vizito de Pelosi al ĉina regiono Tajvano

Ĝoja Publikigita: 2022-08-06 17:40:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ambasadoroj de multaj landoj al Ĉinio esprimis rezolutan subtenon al la principo de unu Ĉinio kaj oponon kontraŭ la vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al ĉina regiono Tajvano. Ili diris, ke la vizito atencis suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Hassane Rabehi, alĝeria ambasadoro al Ĉinio, diris, ke la vizito de Pelosi al Tajvano publike malobeis promeson faritan de Usono en komuna komunikaĵo pri establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj serion da interkonsentoj atingitaj de la registaroj de la du landoj.

Rabehi aldonis, ke Alĝerio persistas en la principo de unu Ĉinio, kaj esperas, ke la usona flanko observos la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono per konkretaj agoj kaj ĉesigos intervenon en internajn aferojn de Ĉinio.

Rabehi diris, ke nur unu Ĉinio estas en la mondo kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion.

Iraka ambasadoro al Ĉinio Shorsh Khalid reasertis, ke la iraka starpunkto pri subteno al la principo de unu Ĉinio estas"konstanta kaj firma".

Li montris, ke kiam la mondo alfrontas kreskantajn sekurajn defiojn, la vizito de Pelosi al Tajvano kaŭzos negativan influon al la situacio de la Tajvana Markolo kaj damaĝos regionan pacon kaj stabilecon. Li aldonis, ke Ĉinio havas inteligenton kaj kapablon por solvi la krizon, kaj Irako subtenas Ĉinion protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon.

Mhd. Hasanein Khaddam, siria ambasadoro al Ĉinio, diris, ke Sirio rezolute oponas kontraŭ la vizito de Pelosi al Tajvano kaj nomis la agon "publikan provokon."

La ambasodoro aldonis, ke la obstina vizito de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano ne nur intensigis la streĉitan situacion de la Tajvana Markolo, sed ankaŭ damaĝis mondan pacon kaj stabilecon.

Li diris, ke Sirio firme observos la principon de unu Ĉinio kaj subtenas Ĉinion alpreni ĉiujn necesajn rimedojn por defendi siajn proprajn suverencon kaj teritorian integrecon.

Mohammad Keshavarzzadeh, irana ambasadoro al Ĉinio, esprimis iranan starpunkton de rezoluta subteno al la principo de unu Ĉinio, kaj kondamnis usonajn longtempajn agojn de interveno en internajn aferojn de aliaj landoj kaj damaĝo de ilia suvereneco kaj teritoria integreco.


Dividu