Alberto Bradanini: Usono intence planis provokon por damaĝi ĉinan stabilecon kaj disvolvon.

Ĝoja Publikigita: 2022-08-06 18:18:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2-an de aŭgusto prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi obstine vizitis la ĉinan regionon Tajvano malgraŭ la forta opono kaj serioza kontraŭstaro fare de Ĉinio. Tiun ĉi agadon forte kondamnis la ĉina registaro kaj kritikis ĝenerale la internacia komunumo. Itala eksa ambasadoro al Ĉinio Alberto Bradanini akceptis skriban intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo la 5-an de aŭgusto, esprimante, ke la vizito de Pelosi estas la provoko, intence planita de Usono, kaj celas damaĝi ĉinan disvolvon kaj stabilecon.

Kiel la usona grava politika persono Pelosi vizitis la ĉinan regionon Tajvano, kio serioze malobeis la principon de unu Ĉinio, serioze atencis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, nepre alportos malbonan influon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj al la tutmonda situacio

Ankoraŭ daŭras la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kio kaŭzis multajn gravajn influojn al Eŭropo kaj al la tuta mondo. Kiel la malantaŭa puŝanto Usono nun publike provokas Ĉinion, kio ne nur damaĝis regionan pacon kaj stabilecon, sed ankaŭ batis mondan pacon kaj stabilecon. Alberto Bradanini trafe montris, ke ĉie instigante alfrontiĝon Usono celas protekti propran lokon de kerna potenco, kaj nun "Usono la plej supra" serioze batas mondan pacon.


Dividu