Ĉina ambasadoro al Usono publikigis subskribitan artikolon: Kial Ĉinio kontraŭas la viziton de Pelosi al Tajvano

Ema Publikigita: 2022-08-06 18:24:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina ambasadoro al Usono Qin Gang publikigis subskribitan artikolon en Vaŝingtona Poŝto: Kial Ĉinio kontraŭas la viziton de Pelosi al Tajvano, responde al la artikolo "Kial mi gvidas kongresan delegacion viziti Tajvanon" publikigita de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelois en tiu ĉi ĵurnalo. Jen la plena teksto:

Tajvano estas nedisigebla parto de la teritorio de Ĉinio dum 1 800 jaroj. En 1943, la gvidantoj de Ĉinio, Usono kaj Britio publikigis la Kairan Deklaracion, kiu klare diras, ke ĉiuj teritorioj kiujn Japanio ŝtelis de la ĉinoj, kiel Tajvanon, estu redonitaj al Ĉinio. La Potsdama Deklaracio de 1945 asertis ke la kondiĉoj de la Kaira Deklaracio devas esti efektivigitaj. Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, publikigita en 1971, rekonis, ke la reprezentantoj de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la solaj laŭleĝaj reprezentantoj de Ĉinio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Kiam Ĉinio kaj Usono oficiale establis diplomatiajn rilatojn la 1an de januaro de 1979, Usono agnoskis en la komuna komunikaĵo inter Usono kaj Ĉinio, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro de Ĉinio. En la lastaj 43 jaroj post tiam Usono delonge promesis ne disvolvi oficialajn rilatojn kun Tajvano.

Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezantantoj, la tria plej grava oficialulo de la usona registaro, vojaĝinte en milita aviadilo, faris tiel nomatan pompe "oficialan viziton al Tajvano", kaj ricevis altnorman akcepton de la aŭtoritato de la Demokratia Progresema Partio (DPP) de Tajvano, kiu klare skribis strebon al “tajvana sendependeco” en sian partian programon. Tia vizito malkaŝe rompis la sindevontigon de Usono “ne disvolvi oficialajn rilatojn kun Tajvano”. Ĉi tiuj estas ekstreme nerespondecaj, provokaj kaj danĝeraj movoj.

La principo de unu Ĉinio estas parto de la postmilita internacia ordo kaj fariĝis ĝenerala internacia konsento. Kiel lando, kiu asertas observi la "internacian ordon bazitan sur reguloj", Usono devas observi la principon de unu Ĉinio.

Tamen post la establo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, Usono malobservis kaj subfosis la principon de unu Ĉinio per solflanka ellaboro de la “Leĝo pri Rilatoj kun Tajvano”kaj tiel nomata "Ses Garantioj" por Tajvano. Kaj ĝi denove faras tion nun en pli larĝa provo unuflanke celante ŝanĝi la nunan staton de Tajvano kaj ŝanĝi la postmilitan internacian ordon.

Antaŭ kvindek jaroj, Doktoro Henry Kissinger, kiu persone okupiĝis pri la intertraktado por la normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj atestis kiel la tajvana demando estas racie traktita surbaze de la principo de unu Ĉinio. Lastatempe, li suspire diris, ke Usono ne devas per subterfuĝo aŭ laŭgrada procezo disvolvi ion al "du-ĉina" solvo.

Homoj ĉe la du bordoj de la Tajvana Markolo same estas ĉinoj. Ĉinio montras la plej grandan sincerecon kaj faras la plej multajn klopodojn por atingi pacan reunuiĝon, sed Ĉinio absolute ne permesas Tajvanon dividiĝi de la lando en kia ajn formo.

La nuna tajvana aŭtoritato malakceptis la faktojn kaj jurajn bazojn, ke la du bordoj de la Tajvana Markolo apartenas al unu sama Ĉinio, kaj strebis al sendependeco helpe de Usono. Iliaj taktikoj inkluzivas provi interrompi historiajn kaj kulturajn ligojn kun la ĉeftero, forviŝante nacian identecon kaj estigante konfrontiĝon. Usono dume rigardas Tajvanon kiel rimedon por malhelpi Ĉinion kaj malplenigi la principon de unu Ĉinio. Nur en la pasintaj 18 monatoj, Usono kvinfoje vendis progresintajn armilojn al Tajvano.

Prezidanto Biden multfoje diris, ke Usono ne ŝanĝos sian politikon pri la principo de unu Ĉinio kaj ne subtenas "Tajvanan Sendependecon". Sed la vizito de Pelosi reprezentas fortan signalon al la fortoj de "Tajvana Sendependeco", ke "Usono estas ĉe la flanko de Tajvano." Ĉi tio serioze malobservis la principon de unu Ĉinio, la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono kaj la proprajn devontigojn de Usono. Krome, la vizito de Pelosi nur kondukos la fortojn de "Tajvana Sendependeco" iri pli malproksimen laŭ danĝera vojo, igante la jam streĉitan situacion trans la Tajvana Markolo pli komplika, danĝera kaj neantaŭvidebla.

Nur pensu: Se iu usona ŝtato secesius de Usono kaj deklarus sendependecon, kaj tiam iu alia lando donus armilojn kaj politikan subtenon por tiu ŝtato, ĉu la usona registaro, aŭ la usona popolo, permesus tion?

La Tajvana demando temas pri la principo kaj pri suvereneco kaj unueco de Ĉinio, sed ne estas pri la tiel nomata demando de demokratio. Sed estas vere, ke la vizito de Pelosi vekis la indignon de la 1,4 miliardoj da ĉinoj. Se Usono vere zorgas pri demokratio, pri la tajvana demando ĝi devus montri respekton al la voko de la ĉina popolo, kiu konsistigas ĉirkaŭ kvinonon de la monda loĝantaro.

Nuntempe ankoraŭ disvastiĝas la epidemio de nova kronviruso, kaj malfacile solviĝas la ukraina konflikto, kreskas longedaŭraj krizoj, estas jam tempo por Ĉinio kaj Usono plifortigi kunlaboron kaj labori kun aliaj landoj por trovi solvojn. Sed male, iuj politikistoj intence damaĝis la kernajn interesojn de Ĉinio, ĉu por serĉi la spoton aŭ por cementi sian politikan heredaĵon. Iliaj agoj nur erozios la rilatojn inter la du landoj kaj submeti niajn popolojn kaj militojn al danĝero.

La tajvana demando estas unu el la tre malmultaj aferoj, kiuj povus kaŭzi konflikton inter Ĉinio kaj Usono. Ekstra singardemo kaj respondeco estas nepraj kiam temas pri Tajvano.

Dividu