Wang Yi kaj lia irana kolego Abdollahian interparolis en telefono

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-07 16:00:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de aŭgusto Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, invitite interparolis kun Hossein Amir-Abdollahian, irana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Abdollahian diris, ke antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto Xi Jinping kaj la prezidento Ebrahim Raisi faris gravan interparoladon en telefono. Irano volas serioze plenumi la gravan interkonsenton de la du ŝtatestroj, konservi alttavolan komunikadon, antaŭenigi la dulandan planon pri ampleksa kunlaboro, kaj fari ke la dulandaj rilatoj havu novajn fruktojn seninterrompajn.

Abdollahian akcentis, ke Irano neŝanceleble sekvas la politikon pri unu Ĉinio, kaj donas fortan kondamnon al Usono, ĉar ĝi faris senkaŭzajn agojn sur la tajvana problemo. La principo de unu Ĉinio estas antaŭkondiĉo de la regiona paco. La historio kaj jurisprudenco de la tajvana problemo estas klara.

Wang Yi diris, ke Ĉinio ŝatus ke Irano en la unua tempo aŭdigis sian voĉon por subteni Ĉinion kaj refoje asertis persisti en la principon de unu Ĉinio kaj sekvi la politikon pri unu Ĉinio, kio plene konkretigas la altan nivelon de la ĉina-irana ampleksa strategia partnereco. Ĉinio, same kiel faris Irano por Ĉinio, firme subtenas Iranon por ties ŝtata suvereneco, nacia digno kaj justa intereso kaj protestas kontraŭ kiaj ajn potencaj agoj interveni en la iranajn aferojn.


Dividu