Eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj forte kondamnis provokon de Usono

Pluveta Publikigita: 2022-08-07 16:26:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasintaj kelkaj tagoj pri la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano malgraŭ la forta opono kaj serioza kontraŭstaro fare de Ĉinio, la internacia komunumo, inkluzive de eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj, forte kondamnis la provokan agon de Usono.

Itala eksa ambasadoro al Ĉinio Alberto Bradanini akceptis skriban intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo la 5-an de aŭgusto, esprimante, ke la vizito de Pelosi estas la provoko, intence planita de Usono, kaj celas damaĝi ĉinan disvolvon kaj stabilecon. Usono klopode strebas al sia hegemonio en la politika, ekonomia kaj financa kampoj damaĝante interesojn de aliaj landoj je ĉia kosto.

Parlamentano de Ĉeĥa Libera Demokratia Partio Jiri Kobza diris, ke Usono ĉiam tenas duoblajn normojn. Tio estas interesa skizofrenio, kiu kaŭzis pli kaj pli da militoj kaj konfliktoj tra la mondo. Li konsilis al usonaj politikistoj zorge pripensi antaŭ ol fari aferojn kaj eviti tiajn malprudentajn agojn.

Profesoro Zahari Zahariev, prezidanto de Bulgara Tutmonda Federacio pri Zono kaj Vojo, opiniis, ke Usono ŝanĝis sian strategian fokuson al Oriento por kompensi la kreskantan influon de Ĉinio en landoj kiuj situas laŭlonge de la Zono kaj Vojo. El la evoluo de la situacio en la Tajvana Markolo, ni povas vidi, ke por atingi tiun ĉi celon, Usono faras ĉion eblan.

Pollanda verkisto Krzysztof Farion verkis artikolon dirante, ke la vizito de Pelosi al Tajvano ne akordas kun la usona promeso pri unu Ĉinio. Fronte al la usona provoko, Ĉinio certe ne staros senmove. Ĉinio havas la rajton reagi forte kaj decide al la usona provoko.

Dividu