Wang Yi: Usono faris erarojn en tri flankoj pri tajvana demando

Mirinda Publikigita: 2022-08-08 12:48:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dum la vizito en Bangladeŝo montris erarojn de Usono en tri flankoj pri vizito de Nancy Pelosi al Tajvano, regiono de Ĉinio.

La unua estas kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio. Usono, ignorante ripetitan averton de la ĉina flanko, aranĝis nur laŭ siaj kapricoj la tiel nomatan “viziton” de la tria personulo de la registaro al la ĉina regiono Tajvano. Tajvano ne estas parto de Usono, sed apartenas al ĉina teritorio. Usono iam faris publikan promeson. La agaĉo de Usono serioze atencis la ĉinan suverencon.

La dua eraro estas toleri kaj subteni la fortojn de “tajvana sendependeco”. Iu ajn lando devas protekti la landan unuecon kaj absolute ne toleras senskrupulan agon de separatismaj fortoj.

La tria eraro estas senbride rompi pacon de la Tajvana Markolo. Usono kutimas fabriki demandon, kaj poste realigi sian propran strategian intencon per la demando.

Wang diris, ke la firma starpunkto kaj rimedoj de Ĉinio estas justaj, raciaj, laŭleĝaj, necesaj, publikaj kaj taŭgaj, celante protekti sanktan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, haltigi Usonon en intenco “malhelpi Ĉinion per Tajvano”, frakasi imagon de tajvana aŭtoritato pri “sendependeco per Usono” kaj vere protekti pacon de la Tajvana Markolo kaj regionan stabilecon.

Dividu