Palestino atingis armistican interkonsenton kun Israelo

Mirinda Publikigita: 2022-08-08 14:14:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe vespere palestina islama sanktbatala organizo Jihad publikigis deklaron, anoncante atingon de armistica interkonsento kun Israelo.

Jihad diris en la deklaro, ke sub aktiva interpacigo de Egiptio, la organizo konsentis atingi armisticon kun Israelo. Egiptio promesis persvadi Israelon liberigi du ostaĝojn de Jihad.

Laŭ raporto, la armistica interkonsento validiĝos ekde la 23a horo kaj 30 minutoj en la 7a de aŭgusto.

En la 5a de aŭgust israelaj batalaviadiloj lanĉis aeratakon kontraŭ la Gaza Zono kaj mortigis 10 palestinanojn kaj vundis aliajn dekojn da homoj. Jihad poste faris venĝon kontraŭ Israelo per raketpafado. Laŭ statistiko de prisanaj departementoj de la Gaza Zono, en la 3taga konflikto inter Palestino kaj Israelo, 43 homoj mortis kaj aliaj pli ol 300 vundiĝis.

Dividu