La 8an de aŭgusto la Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) laŭplane daŭrigis realfajran trejnadon en la mara kaj aera regiono ĉirkaŭ la Tajvana Insulo. La trejnado ĉefe organizis koalician kontraŭsubmarŝipan ekzercon kaj almaran surprizan atakon.