Japanio ne havas kvalifikon, nek rajton, por paroli pri Tajvano

Xiong Publikigita: 2022-08-08 18:45:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la japana ĉefministro Fumio Kishida diris nedecajn vortojn pri Ĉinio. Pro tio Wang Wenbin, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 8a de aŭgusto diris, ke ni firme kontraŭstaras la erarajn eldirojn kaj senbazajn riproĉojn el Japanio. Ĉu el juro, ĉu el politiko, aŭ ĉu el moralo, Japanio ja ne havas kvalifikon, nek rajton, por paroli pri Tajvano.

Wang montris, ke Japanio iam okupis Tajvanon, kaj dum la duonjarcenta koloniado ĝi mortigis pli ol 600 mil tajvananojn, forrabis grandan kvanton da riĉaĵoj kaj varbis per forto laborantojn el sudorientaj landoj, el kiuj multaj mortis pro deviga laboro. Pri tia historio Japanio ne devus forgesi.

Wang faris demandojn: “Lastatempe Japanio tiel laŭte diris pri la tajvana problemo, sed ĉu ĝi forgesas sian promeson kiam ĝi subskribis la ‘komunan deklaracion de Ĉinio kaj Japanio’? Ĉu ĝi volas renversi la politikajn fundamentojn de la ĉina-japana rilateco? Ĉu ĝi havas la ambicion ree tuŝi Tajvanon de Ĉinio? Ĉu ĝi volas forlasi la pacan konstitucion kaj ne plu iri pacan vojon? Pri tiuj demandoj Japanio devus doni respondojn al la internacia komunumo.”

Dividu