Ĉirkaŭ 70% da usonanoj opiniis, ke usona ekonomio plimalboniĝas

Ĝoja Publikigita: 2022-08-09 14:54:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Usona Brodkasta Kompanio, ĝi kaj kompanio pri merkata esploro kaj konsulto Ipsos komune faris plej novan enketon pri publika opinio montrante, ke usonanoj tenas pesimisman sintenon pri la landa ekonomio kaj ĝia estonta tendenco, kaj daŭre malleviĝis subtena proporcio por usona prezidento Joe Biden en serio da problemoj.

La enketo montris, ke pli ol du trionoj (69%) da usonanoj opiniis, ke plimalboniĝas la landa ekonomio, kaj la proporcio estas la plej alta nivelo de 2008.

Cetere usonanoj ankoraŭ tenas negativan sintenon pri solvo de Biden pri ekonomia renormaliĝo per supera plimulto. Nur 37% da usonanoj esprimis konsenton pri rilataj laboroj fare de Biden kaj 62% ne konsentis liajn laborojn.

Inflacia demando estas pli malbona, nur 29% da usonanoj esprimis subtenon al laboro de Biden kaj 69% ne.


Dividu