Zhao Lijian alvokis, ke alta komisaro de UN por homaj rajtoj Michelle Bachelet rifuzu raporton rilatan al Xinjiang sur bazo de falsaj mesaĝoj kaj malveraj kritikoj

Ĝoja Publikigita: 2022-08-09 15:05:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto, lastatempe proksimume mil ĉinaj kaj alilandaj neregistaraj organizoj sendis mesaĝon al alta komisaro de UN por homaj rajtoj Michelle Bachelet, oponante, ke la oficejo de la alta komisaro de UN por homaj rajtoj publikigos raporton rilatan al Xinjiang. Demandite pri tio Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco en la 28-a de julio, ke la tiel nomata raporto koncernanta Xinjiang tute estas farso, planita kaj farita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. Ĉinio alvokas, ke la oficejo de la alta komisaro de UN por homaj rajtoj respektu seriozan prizorgon de la ĉina popolo kaj ĉiuj justuloj en la mondo, staru ĉe la flanko prava de historio kaj rifuzu publikigi raporton rilatan al Xinjiang sur la bazo de falsaj mesaĝoj kaj malveraj kritikoj.

Zhao diris, ke lastatempe proksimume mil ĉinaj kaj internaciaj neregistaraj organizoj kaj diversrondaj sociaj organizoj sendis komunan mesaĝon al alta komisaro de UN por homaj rajtoj Michelle Bachelet, dirante, ke Bachelet faris vastajn interŝanĝojn kun diversrondaj personoj de Ĉinio, komprenis la fakton kaj veron, ke diversaj etnoj en Xinjiang laŭleĝe kaj sufiĉe ĝuas diversajn homajn rajtojn, esperante, ke ŝi objektive kaj juste konigos al la internacia komunumo aferojn viditajn aŭ aŭditajn dum sia vizito en Ĉinio kaj forte oponante, ke la oficejo publikigos raporton koncernantan Xinjiang sen rajtigo kaj kontraŭ faktoj.

Zhao diris, ke tiel nomata raporto rilata al Xinjiang tute estas farso planita kaj farita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. Nun en Xinjiang socio estas stabila, la tendenco de disvolvo estas kontinue bona kaj loĝantoj pace kaj kontente vivas kaj laboras. Antaŭ faktoj ne rezistos ĉiuj mensogoj kaj malveraj famoj, nek sukcesos malicaj intencoj de iuj landoj pri manipulado de la xinjiang-a demando por nigrigi Ĉinion.


Dividu