Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al la singapura ĉefministro Lee Hsien Loong

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-09 18:35:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto la ĉina ĉefministro Li Keqiang mesaĝis al la singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, gratulante la Singapuran Respublikon 57-jariĝa.

Li Keqiang notis, ke en la 57 jaroj Singapuro prosperis kun ĉiu tago en diversaj kampoj, la ĉina-singapura rilateco progresis kun la tempo, kaj la dulanda altnivela kunlaboro konstante iris antaŭen. Ĉinio volas, kune kun Singapuro, daŭrigi la altkvalitan kunkonstruadon de Zono kaj Vojo, antaŭenigi la konstruadon de novaj teraj kaj maraj komunikejoj, pliprofundigi la kunlaboron en cifereca ekonomio kaj verda disvolvado, kaj doni pli da pozitiva energio al la regionaj paco kaj prospero.

Dividu