Ĉinio publikigis blankan libron pri tajvana demando

Ĝoja Publikigita: 2022-08-10 14:24:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj kaj la Oficejo pri Informoj de la Ŝtata Konsilio de la Ĉina Popola Respubliko marde publikigis blankan libron titolitan "La Tajvana Demando kaj Ĉina Reunuiĝo en la Nova Erao".

La publikigo de la blanka libro celas reaserti la fakton, ke Tajvano estas parto de Ĉinio, montri la decidemon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj de la ĉina popolo kaj ilian promeson pri nacia reunuiĝo, kaj substreki la starpunkton kaj politikojn de la KPĈ kaj la ĉina registaro en la nova erao.

Tajvano apartenas al Ĉinio de antikvaj tempoj. Laŭ la blanka libro, la deklaro baziĝis sur historio kaj jurisprudenco. La Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas politika dokumento inkludanta la principon de unu Ĉinio, kies leĝa aŭtoritato estas nekontestebla, kaj estas ĝenerale agnoskita en la mondo.

La blanka libro diras, ke la principo de unu Ĉinio reprezentas la ĝeneralan interkonsenton de la internacia komunumo kaj konformas al la bazaj normoj de internaciaj rilatoj.

La KPĈ decidis plenumi la historian mision de solvo de la tajvana demando kaj realigi ĉinan kompletan reunuiĝon. Sub ĝia rezoluta gvidado, la popolanoj ĉe la du bordoj de la Tajvana Markolo laboris kune por malstreĉigi intensecon tra la markolo. Laŭ la blanka libro, ili marŝis sur la vojo de paca disvolvo kaj faris multajn progresojn en plibonigo de la rilatoj inter la du bordoj.

La blanka libro montras, ke ĉina disvolvo kaj progreso, aparte la grandaj atingoj gajnitaj de la 40-jara reformado kaj malfermo, profunde influas la historian procezon de resolvo de la tajvana demando kaj realigon de kompleta nacia reunuiĝo.

El la agoj de la aŭtoritato de la Demokratia Progresema Partio (DPP) rezultas intensiĝo de la rilatoj inter la du bordoj ĉe la markolo, endanĝerigas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, damaĝas perspektivon kaj limigas la spacon de paca reunuiĝo. La blanka libro diras, ke ĉi tiuj obstakloj devas esti formovigitaj antaŭ ol progresigi pacan reunuiĝon.

Eksteraj fortoj kuraĝigis kaj instigis provokajn agojn de separismaj fortoj, kio streĉigis intensecon de la Tajvana Markolo kaj kontraŭstaron, damaĝis pacon kaj stabilecon en la Azi-Pacifika Regiono. La blanka libro diras, ke tio malkongruas al la mondaj bazaj tendencoj de paco, disvolvo kaj komuna gajno, estas kontraŭ la voloj de la internacia komunumo kaj aspiroj de ĉiuj popoloj.

La blanka libro diras, ke la historia rado iras al nacia reunuiĝo kaj ne haltos pro iu individuo kaj iu ajn forto.

Paca reunuiĝo kaj "unu lando, du sistemoj" estas niaj bazaj principoj por solvi la tajvanan demandon kaj la plej bona solvo por realigi nacian reunuiĝon. En ili estas ĉina inteligento, nome ni prosperas per brakumo unu al la alia, kaj ili plene konsideras la tajvanajn realojn kaj utilas al longtempa stabileco de Tajvano post reunuiĝo.

La blanka libro diras, "Ni pretas krei vastan spacon por paca reunuiĝo; tamen ni havos neniun spacon por aktivadoj separismaj en iu ajn formo."

La estonteco de Tajvano kuŝas en ĉina reunuiĝo kaj bonaĵoj de la popolo de Tajvano dependas de la rejuniĝo de la ĉina nacio. La blanka libro diras, "Ni klopodas man-en-mane kun niaj samlandanoj en Tajvano por nacia reunuiĝo kaj rejuniĝo."


Plena teksto de la blanka libro La Tajvana Demando kaj Ĉina Reunuiĝo en la Nova Erao en la angla lingvo: https://english.news.cn/20220810/df9d3b8702154b34bbf1d451b99bf64a/c.html

Dividu