Ĉina ekonomio fariĝis monda ekonomia motoro

Ĝoja Publikigita: 2022-08-10 16:16:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉirkaŭ 78,34 procentoj da respondantoj el 22 landoj kredas, ke la ĉina ekonomio injektis vivecon en la mondan ekonomion en la lastaj dek jaroj kaj fariĝis la motoro de la monda ekonomio, laŭ komuna enketo farita de ĉina mediato CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio.

La enketo montras, ke 91,46 procentoj da respondantoj el Afriko laŭdis alte atingojn de ĉina ekonomio. Sekvas Eŭropo kun la proporcio de 81,6 procentoj kaj Norda Ameriko viciĝis la tria kun 78,09 procentoj.

Ĉina pokapa malneta enlanda produkto pliiĝis de 6 100 usonaj dolaroj ĝis pli ol 12 mil usonaj dolaroj en la lastaj dek jaroj, kion 76,65 procentoj da respondantoj kredis elstara. En la enketo pli ol 70 procentoj da respondantoj el kvin kontinentoj kredas, ke Ĉinio riĉiĝas.

Proksimume 100 milionoj da personoj en Ĉinio sin liberigis el malriĉeco en la lastaj dek jaroj, kaj plejpartaj mondaj respondantoj kredis, ke du kialoj de la historia atingo en liberigo el malriĉeco estas, ke la ĉina ekonomio rapide kreskas kaj ĉinaj gvidantoj rezolute kaj firme marŝas al siaj celoj.

Temante pri la rapida teknologia disvolvo, respondantoj estis profunde impresitaj de la disvolvo de ĉina teknologio 5G, artefarita inteligenteco kaj altrapida fervojo.

Plejmultaj respondantoj havis pozitivan impreson pri ĉina popolo.


Dividu