Laŭ enketo nur 6% kredas, ke Usono kontinue regos super la mondo

Ĝoja Publikigita: 2022-08-11 15:45:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ lastatempa enketo pri publika opinio, ĉirkaŭ 6% da personoj de la mondo kredas, ke la mondo estos unupolusa en la estonteco, regata aŭ de Usono aŭ de Ĉinio, samtempe 34%, la plej granda grupo, opiniis, ke plurpolusa mondo estas la plej ebla perspektivo.

La monda studo estas komune farita de ĉina mediato CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio.

Laŭ la enketo, plejmulto konsentis ĉinan manieron al homaj rajtoj kvankam okcidentaj landoj faris atakojn al la landa registro.

Pri armiligo de homaj rajtoj de evoluintaj landoj, 55% da respondantoj diris, ke ili kredis, ke ĝi "nur malhelpis popolon en aliaj landoj havi pli vastajn rajtojn de libereco kaj vivtenado."

61% da respondantoj en la enketo subtenis la ĉinan koncepton pri "komunumo kun komuna estonteco", kiu substrekas homaron kiel tuton kaj serĉas al nova vojo por eviti kontraŭstaron.


Dividu