Kim Jong-un deklaris gajni venkon en la plej urĝa preventado de epidemio en Nord-Koreio

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-11 18:15:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de KCNA, la resuma kunveno de Nord-Koreio pri urĝa prevento de epidemio okazis la 10an de aŭgusto en Pjongjango, kaj en la kunveno la plej supera gvidanto de Nord-Koreio, Kim Jong-un, deklaris ke la lando venkis en la plej granda batalo kontraŭ epidemio kaj ke de nun la plej ruĝa prevento de epidemio transformiĝos en normalan preventosistemon pri epidemio.

Kim Jong-un diris, ke jam pasis 91 tagoj de kiam Nord-Koreio lanĉis la plej grandan urĝan preventosistemon kontraŭ epidemio. En la komenco ĉiutage aperis kelkaj centmiloj da kazoj de febro, kaj post unu monato la nombro de febro-kazoj estis nur naŭ dekmiloj. De post la 29a de julio ne plu estis novaj kazoj de KOVIM-19 kaj dum tiu ĉi tempo mortis sume sepdek kvar kazoj. Kim Jong-un, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Koreio kaj de la korea registaro, deklaris ekstermi la novan kronviruson enkondukitan kaj gajni venkon en la protektado de la popola vivo kaj sano, kaj esprimis gratulon kaj dankon al la popolo kaj popolaj oficiroj kaj soldatoj, kiuj venkis en la batalo kontraŭ la epidemio.

Dividu