Inter infektitoj de simia pokso en Usono plimulto estas homoj de koloro

Pluveta Publikigita: 2022-08-13 16:20:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de aŭgusto usona retejo STAT raportis, ke la donitaĵoj de kelkaj usonaj ŝtatoj montris, ke la plimulto de usonanoj nuntempe infektitaj per simia pokso estas afrik-usonanoj. Samtempe estas multe malpli la proporcio de afrik-usonanoj vakcinitaj kontraŭ la simia pokso ol tio de blankaj usonanoj.

Ĝis la 5a de aŭgusto la donitaĵoj de Usona Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj montris, ke inter statistikoj pri simia pokso raportitaj al la agentejo, 26% de la kazoj rilatas al afrik-usonanoj, kaj 28% al hispan-usonanoj, kiuj ambaŭ superis la proporcion de la raso en la totala populacio. Tamen kelkaj usonaj specialistoj diris, ke la statistikoj nesufiĉe montris la rasajn diferencojn, ĉar ne ĉiuj ŝtatoj ĝustatempe kaj plene raportis la kazojn. La specialistoj timas, ke la realeco povus esti pli malbona ol la raportita.

Specialistoj pri sano diris, ke ne estas surprize, ke la nuna epidemio de simia pokso en Usono plie influas afrik-usonanojn kaj latinusonanojn. La situacio estas simila al la novkronvirusa epidemio, kiu pli serioze influis kolorajn kaj malriĉajn homojn en Usono, kaj la usona registaro ne bone respondis al la epidemio.

Dividu