Ambasadoro: Japanio ne devas danci laŭ melodio de Usono pri tajvana demando

Jianping Publikigita: 2022-08-14 13:32:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ambasadoro al Japanio Kong Xuanyou diris, ke Japanio ne havas la rajton interveni en internajn aferojn de Ĉinio, nek devas danci laŭ la melodio de Usono rilate la tajvanan demandon.

Lastatempe ambasadoro Kong parolis kun personoj de diversaj rondoj de Japanio, eksplikante la starpunktojn de la ĉina flanko rilate la tajvanan demandon kaj emfazante, ke la nuna situacio ĉe la tajvana markolo ne koncernas Japanion kaj la kontraŭrimedoj de Ĉinio celas nur la politikan provokon de Usono kaj la fortojn de “tajvana sendependeco”.

Kong avertis, ke se Japanio dancus laŭ la melodio de Usono pri la tajvana demando, ĝi certe malobservus la principon de unu Ĉinio, la fundamenton de la rilatoj inter la du landoj, aldonante, ke Japanio ĉesu provoki regionan antagonismon kaj streĉi regionan situacion.

Kong montris, ke prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi faris la provokan viziton al la ĉina regiono Tajvano spite al la zorgoj kaj opono de Ĉinio. Kong diris, ke tiu ĉi ago de Usono ankaŭ atencis la ĉinan suverenecon kaj malobservis la politikajn promesojn faritajn de Vaŝingtono.

Dividu