Ĉina vicĉefministro urĝas rapidan detenon de KOVIM-19-revigliĝo en Hainan

Qiujieming Publikigita: 2022-08-14 15:32:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan sabate urĝis rapidan detenon de la plej nova revigliĝo de novkronvirusaj kazoj en la provinco Hainan de suda Ĉinio.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum sia inspektado en la marborda urbo Sanya de Hainan.

Sun emfazis plibonigi la ĝeneralan planadon kaj distribuon de resursoj ĉie en la provinco kaj preni rezolutajn rimedojn por forigi kazojn de la nova kronviruso inter la ĝenerala publiko en la plej mallonga tempo kiel eble.

Ŝi ankaŭ postulis klopodojn por akceli la konstruadon de provizoraj hospitaloj, plibonigi la tutan procezon de testado de nukleataj acidoj kaj plifortigi komunumnivelan preventadon kaj regadon de la epidemio.

Sun rimarkigis, ke la servo liverita al retenitaj turistoj devas esti garantiita, kaj ordonis al la provinco fari taŭgan riskan taksadon kaj strikte efektivigi la preventajn kaj regadajn rimedojn por ĉesigi la disvastiĝon de la epidemio.

Dividu