Kargotrajno debutas de orienta Ĉinio al centra Azio

Jianping Publikigita: 2022-08-14 16:28:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ lokaj aŭtoritatoj, sabate ĉina-eŭropa kargotrajno debutis de la urbo Wuxi en la ĉina orienta provinco Jiangsu al la centra Azio.

La trajno portas pli ol mil tunojn da varoj, inkluzive de poliesteraj pecoj, hejmaj aparatoj kaj aŭtopartoj, kun totala valoro de 30 milionoj da juanoj (4,4 milionoj da usonaj dolaroj).

Ĝi pasos tra la urbo Lianyungang de la provinco Jiangsu kaj atingos Uzbekion kaj Kazaĥion post ĉirkaŭ 20 tagoj.

Kompare kun mara transportado, la kargotrajno povas redukti la vojaĝon je almenaŭ 20 tagoj.

Dividu