Ĉi tiuj 22,8 miliardoj da informoj enhavas varmon de lando

Qiujieming Publikigita: 2022-08-14 17:42:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La foto montras la sistemon de informoj pri liberigo el malriĉeco en Ĉinio. Ekde 2014, 22,8 miliardoj da informoj de pli ol 90 milionoj da malriĉuloj estis enmetitaj en tiun sistemon. Oni povas priscii la situacion de ĉiuj malriĉuloj per tiu sistemo.

Estas multaj kialoj por malriĉeco. Malsano estas unu el la ĉefaj kaj plej obstinaj kaŭzoj de malriĉeco. La laboristoj por mildigo de malriĉeco, kiuj iris al hejmoj de malriĉuloj por fari enketojn, enmetis la informojn de malriĉuloj en tiun sistemon. La donitaĵoj kolektiĝis en la sistemon en Pekino, kaj poste estis transdonitaj al la ĉina Nacia Komisiono pri Sano.

La ŝtato ekspedis 118 000 medicinistojn de 1 007 urbaj hospitaloj al 1 172 hospitaloj en malriĉaj regionoj. Altkvalitaj medicinaj talentoj, teknologioj kaj spertoj amasiĝas al malriĉaj regionoj.

Dividu