Ĉina ambasadorejo avertas usonajn leĝdonantojn pri kontraŭrimedoj pro freŝa vizito al Tajvano

Yu Publikigita: 2022-08-15 20:01:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio oponas ĉiajn oficialajn rilatojn inter Usono kaj la regiono Tajvano, kaj prenos rezolutajn kontraŭrimedojn responde al usonaj provokoj,” diris Liu Pengyu, proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Usono dimanĉe.

Liu diris en amaso da siaj afiŝaĵoj en la socia retejo Twitter, ke la freŝa vizito de la usona dupartia kongresa delegacio, kiu flugis al Tajvano dimanĉe, pruvas, ke Usono ne volas vidi stabilecon de la Tajvana Markolo kaj senlace klopodas instigi al konfrontiĝo inter la du flankoj kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

"La usona flanko havas la respondecon pri la nuna streĉecoo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo kaj devas porti ĉiujn sekvojn kaŭzitajn de la vizito de koncernaj leĝdonantoj al Tajvano," li diris.

La kvin-membra usona delegacio, gvidata de senatano Ed Markey el Masaĉuseco, vizitis la regionon post la vojaĝo de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la insulo komence de aŭgusto, kiu estigis fortajn kondamnojn kaj respondojn de Ĉinio, inkluzive de tagoj da realpafadaj militaj ekzercadoj ĉirkaŭ la insulo Tajvano.

"Membroj de la usona Kongreso devas agi konforme al la politiko de unu Ĉinio de la usona registaro. La usona flanko devas observi la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj haltigi oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano", diris la proparolanto.

Dividu