Pli ol 9,6 milionoj da homoj ekhavis novan vivon

Lucia Publikigita: 2022-08-15 20:31:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En Ĉinio, entute 98,99 milionoj da homoj estis liberigitaj el absoluta malriĉeco, kaj pli ol 9,6 milionoj da homoj liberiĝis de malriĉeco per transloĝo al aliaj regionoj.

Jen estas vilaĝo Tuoping. Antaŭ 10 jaroj, tie estis nur kelkaj domoj kaj simplaj tervojoj.

Sed nun, el la bildo farita de la satelito Gaofen-2, oni povas vidi ĝian grandan ŝanĝiĝon. Per la tri-dimensia mapo ni povas vidi 8 ses-etaĝajn loĝkonstruaĵojn, kaj futbalkampon kaj infaĝardenon.

Ĉinio starigis ĉirkaŭ 35 000 zonojn por loĝigi pli ol 9,6 milionojn da homoj translokitaj el malriĉaj regionoj, kio egalas translokiĝon de tuta lando kun mezgranda loĝantaro.

Dividu