Wang Yi: Ĉinio pretas labori kun evoluantaj landoj

Lucia Publikigita: 2022-08-16 14:34:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke Ĉinio pretas labori kun aliaj evoluantaj landoj en solidareco kaj kunordigo.

Wang faris la paroladon en renkontiĝo kun vizitantaj diplomatiaj senditoj de evoluantaj landoj el Azio kaj Afriko al la Oficejo de UN en Ĝenevo per videoligo.

Wang emfazis, ke la reprezentado kaj voĉo de evoluantaj landoj devas esti plifortigitaj, kaj plurflankaj institucioj ne estu reduktitaj al iloj por iuj landoj aŭ grupoj da landoj por manipuli kaj decidi internaciajn aferojn.

Wang diris ankaŭ, ke la voĉo de Ĉinio en UN ĉiam apartenas al evoluantaj landoj, kaj Ĉinio daŭre parolos en ilia nomo.

Dividu