Britio unua aprobis kombinan "duvalentan" vakcinon de Moderna

Lucia Publikigita: 2022-08-16 16:09:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Britaj medikamentaj reglamentantoj aprobis la unuaj en la mondo ĝisdatigitan version de la vakcino KOVIM19 de Moderna, kiu inkluzivas la protekton kontraŭ la varianto Omicron.

Lunde, la Brita Reglamenta Agentejo pri Medikamentoj kaj Sanprotektaj Produktoj publikigis deklaron dirante, ke ĝi donis la verdan lumon al la kombina "duvalenta" vakcino de Moderna, kiu estos uzata por revakcini plenkreskulojn kaj estos liverita al homoj kun la aĝo de 50 jaroj kaj pli aĝaj ekde aŭtuno.

Ĉiu dozo de la revakcina injekto celos kaj la originan viruson de KOVIM-19, kiu estis rimarkita unue en 2020, kaj la varianton Omicron BA.1, kiu estis akirita unue en novembro 2021.

Dividu