Ĉeftero: Obstinaj separistoj de “tajvana sendependeco” estos punitaj

Yu Publikigita: 2022-08-16 16:33:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio marde anoncis sankciojn kontraŭ obstinuloj de "tajvana sendependeco" en la listo de la ĉina ĉeftero.

La proparolanto diris, ke por protekti la pacan disvolviĝon de la transmarkolaj rilatoj kaj la vivkoncernajn interesojn de la homoj sur la du flankoj de la Tajvana Markolo, kaj rezolute puni obstinajn elementojn de "tajvana sendependeco", estas decidite, ke Bi-khim Hsiao, Koo Li-hsiung, Tsai Chi-chang, Ker Chien-ming, Lin Fei-fan, Chen Jiau-hua and Wang Ting-yu estas listigitaj kiel obstinaj separistoj de "tajvana sendependeco", kaj punaj rimedoj estas aplikitaj kontraŭ ili, kaj ankaŭ Su Tseng- chang, You Si-kun kaj Jaushieh Joseph Wu, kiuj jam estas en la listo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke ili kaj iliaj familianoj estas malpermesitaj eniri la ĉefteron kaj la specialajn administraciajn regionojn de Honkongo kaj Makao. Iliaj dependaj institucioj estas limigitaj al starigo de kunlaboro kun rilataj organizoj kaj individuoj sur la ĉeftero. La entreprenoj rilataj al ili, kaj iliaj sponsoroj, estas malpermesitaj partopreni en profitcelaj agadoj sur la ĉeftero. Ankaŭ aliaj punaj rimedoj estos prenitaj. Ili devas havi sur si dumvivan respondecon laŭ leĝo.

Dividu