Ĉina proparolanto kondamnas viziton de usonaj kongresanoj al Tajvano

Yu Publikigita: 2022-08-16 17:06:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ĉeftero lunde esprimis firman oponon al la vizito de kelkaj usonaj politikistoj kaj kongresanoj al la ĉina regiono Tajvano.

“Ilia vizito al Tajvano estas plia pruvo de la malobservo de la usonaj promesoj koncernaj al la tajvana demando kaj subfosado de paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo,” diris Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio.

Ma diris, ke tiaj maljustaj agoj grave malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Iuj usonanoj ne tiris lecionon el gravaj sekvoj de la vizito de Nancy Pelosi al Tajvano, kaj la tajvanaj aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio (DPP) plurfoje altiris al si eksterajn kontraŭ-ĉinajn fortojn por fari provokojn cele al "tajvana sendependeco.”

Li diris, ke ĉi tiuj agoj plene malkaŝis sinistrajn intencojn de Usono reteni Ĉinion per uzo de Tajvano, kaj de la aŭtoritatoj de DPP serĉi "sendependecon" per serĉado de usona subteno. Li avertis, ke la aŭtoritatoj de DPP ricevos pli severan punon, se ili daŭrigos sian apogon sur eksteraj fortoj por serĉi "tajvanan sendependecon".

Dividu