Ĉinio komencos novrondan konstruadon de kamparaj vojoj

Lucia Publikigita: 2022-08-17 17:58:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio komencos novrondan konstruadon de kamparaj vojoj, grandigos efikan investon en kamparaj vojoj, vastigos dungadon de terkultivistoj, pli bone firmigos kaj vastigos la atingojn de malriĉec-mildigo, kaj amplekse antaŭenigos kamparan revigliĝon. Laŭ plano, en 2022, 30 000 kilometroj da kamparaj vojoj estos renovigitaj, 30 000 kilometroj da kamparaj vojsekurecaj kaj vivprotektaj projektoj estos efektivigitaj, kaj 3 000 danĝeraj pontoj sur kamparaj vojoj estos renovigitaj. Dume, plia investo de ĉirkaŭ 100 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 14,7 miliardoj da usonaj dolaroj) estos faritaj, liverante ĉirkaŭ 2 milionojn da laborŝanco ĉeloke.

Dividu