Ĉinio kaj Ĉilio promesas puŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo

Lucia Publikigita: 2022-08-18 12:48:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio kaj Ĉilio konsentis konservi altnivelajn interŝanĝojn, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo kaj vastigi komercon en kampoj de varoj kaj servoj, la cifereca ekonomio, inteligentaj urboj, 5G kaj pura energio.

La interkonsento estis atingita marde dum telefona interparolo inter ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia ĉilia paralelulo Antonia Urrejola.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun Ĉilio por puŝi sian ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Dividu