Yang Jiechi: Kunekzistado kaj kunlaboro estas sola ĝusta elekto por ĉina-japanaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-08-18 15:22:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina altranga diplomato Yang Jiechi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Japanio devas insisti pri siaj propraj konvinkoj, forigi internan kaj eksteran malhelpon, kaj kune klopodi por antaŭenigi la ĉinan-japanajn rilatojn.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li kunprezidis la naŭan altnivelan politikan dialogon inter Ĉinio kaj Japanio en la ĉina urbo Tianjin kun Takeo Akiba, ĝenerala sekretario de la japana Sekretariejo pri Nacia Sekureco.

Yang diris, ke historio de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la 50a datreveno de la normaligo de diplomatiaj rilatoj instruis ambaŭ flankojn, ke paca kunekzistado kaj amika kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la ĉina-japanaj rilatoj.

Yang tuŝis ankaŭ la tajvanan demandon, dirante, ke Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. Li emfazis, ke la tajvana demando rilatas al la politika fundamento de la ĉina-japanaj rilatoj kaj la baza fido kaj sincereco inter la du landoj, Li aldonis, ke Japanio devas fokusiĝi al la fundamentaj kaj longdaŭraj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, havi ĝustan percepton de Ĉinio, efektivigi pozitivan, pragmatan kaj racian politikon pri Ĉinio kaj sekvi la ĝustan direkton de paca disvolviĝo.

Dividu