Homaj rajtoj de ĉinaj etnogrupoj estas en plej bona stato

Selena Publikigita: 2022-08-18 17:29:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio merkrede okazigis gazetaran konferencon pri "Ĉinio en la pasinta jardeko". En la konferenco, Zhao Yong, vicestro de ĉina Nacia Komisiono pri Etnaj Aferoj, konigis novan progreson de nacia solidareco en la pasintaj dek jaroj. La homaj rajtoj de ĉinaj etnogrupoj estas en sia plej bona stato.

Zhao konigis, ke en la pasintaj dek jaroj, sume 31,21 milionoj da malriĉaj homoj loĝantaj en etnaj regionoj estis liberigitaj de malriĉeco. La jara pokapa disponebla enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj kreskis respektive je 7,7% kaj 10,2%. La averaĝa vivdaŭro de loĝantoj en Tibeto kreskis je 4 jaroj.

Okcidentaj amaskomunikiloj distordis kaj miskomprenis popularigon de la ĉina lingvo en etnaj regionoj. Pri tio, Zhao montris, ke ĉinaj konstitucio kaj leĝo pri skriba kaj parola lingvo faras klaran determinon, kiu ne nur difinas leĝan statuson de popularigo de la ĉina skriba kaj parola lingvo, sed ankaŭ eksplicite garantias la liberecon de etnogrupoj pri lernado kaj uzo de iliaj propraj lingvoj. Kiel protektu lingvojn kaj kulturojn de etnaj grupoj? Zhao tiel respondis: "Subteno de ilia uzo estas plej bona protekto. En Ĉinio 53 etnogrupoj havas proprajn lingvojn, 22 etnogrupoj uzas 28 skribajn lingvojn. Krom subteno de ilia uzado, ni starigis bankon de lingvaj resursoj por kolekti, ordigi, ekspluati kaj utiligi tiujn skribajn lingvojn. Unuvorte, restas neniu obstaklo por membroj de etnaj grupoj en lernado kaj uzo de iliaj skribaj lingvoj. Absolute ne ekzistas tiel nomata demando de "kultura genocido", per kiu iuj okcidentaj amaskomunikiloj kalumnias Ĉinion."

Dividu