CATL, la plej granda fabrikanto de baterioj de elektraj veturiloj en Ĉinio, anoncis lastatempe, ke ĝi elspezos 7,34 miliardojn da eŭroj por konstrui fabrikon en Hungario. Post kiam la fabriko estos finkonstruita, ĝi eble fariĝos la plej granda tiuspeca en Eŭropo. Hungario diris, ke tio estos la plej granda investo en historio dela lando. Ĉi tiu kazo estas viva pentraĵo de la kunlaboro de Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, kiu celas reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.