Proparolanto kondamnas proponitan tajvana-usonan komercan interkonsenton

Yu Publikigita: 2022-08-19 15:17:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ĉeftero ĵaŭde esprimis rezolutan oponon al la intertraktado de ajna interkonsento de oficiala naturo aŭ kun implico de suvereneco inter Usono kaj la ĉina regiono Tajvano.

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, faris la rimarkojn por respondi demandon koncernan al amaskomunikilaj raportoj pri disvolviĝo de la tiel nomata "Usona-Tajvana Iniciato pri Komerco de la 21a Jarcento."

Ma urĝis la usonan flankon observi la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj diris, ke intencoj ludi la "tajvanan karton" por malhelpi la reunuiĝon kaj nacian rejuniĝon de Ĉinio neniam sukcesos.

Ma ankaŭ avertis la aŭtoritatojn de la Demokratia Progresema Partio de Tajvano, ke koluzi kun eksteraj fortoj sub la alivestaĵo de ekonomia kunlaboro, kaj perfidi la interesojn de la popolo sur la insulo por serĉi siajn proprajn politikajn interesojn alfrontos kalkulon.

Dividu