Alilandaj ambasadoroj esprimas firman subtenon al principo de unu Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-08-19 15:41:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Responde al la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano, ambasadoroj al Ĉinio el pluraj landoj esprimis sian firman subtenon al la principo de unu Ĉinio kaj urĝis Usonon ĉesigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

Rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov diris, ke la vizito de Pelosi al Tajvano estas evidenta provoko. Li alvokis la usonan flankon ĉesigi ajnajn agojn, kiuj subfosas regionan stabilecon kaj internacian sekurecon. Li diris, ke la principoj kaj pozicio de Rusio estas konsekvencaj. Rusio observas la principon de unu Ĉinio, agnoskas Tajvanon kiel neforigeblan parton de la ĉina teritorio, kaj oponas ajnan formon de "tajvana sendependeco".

Kuba ambasadoro al Ĉinio Carlos Miguel Pereira diris, ke Kubo senŝanceliĝe kaj senkondiĉe subtenas la principon de unu Ĉinio, kaj ke la usona provoko pri la tajvana demando estas kondamnita al fiasko. Li aldonis, ke Usono devas klare rekoni, ke la tajvana demando tute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio, kaj aliaj landoj ne rajtas enmiksiĝi.

Maroka ambasadoro al Ĉinio Aziz Mekouar diris, ke Maroko firme persistas en la politiko de unu Ĉinio, kiu estas la bazŝtono de duflanka amikeco, kaj Maroko plu subtenos Ĉinion tiurilate.

Dividu