Estro de usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj konfesis malfortan trakton de KOVIM-19

Mirinda Publikigita: 2022-08-20 17:30:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de ABC de Usono, estro de la Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj konfesis, ke la institucio faris erarojn en regado kaj preventado de la epidemio kaj faros ĝustigon.

Laŭ alia raporto de Vaŝingtona Poŝto (The Washington Post), post eksplodo de la epidemio de KOVIM-19, la traktaj rimedoj prenitaj de la centro ĉiam estis forte kritikitaj. Serio da problemoj okazis inkluzive de stagno de esploro de ekzameniloj de la viruso kaj interveno el la registaro de Donald Trump. Post enoficiĝo de Joe Biden, la centro estis kritikita pro malfruiĝaj, netravideblaj kaj konfuzaj decidoj en gvida politiko pri maskoj, apartigo kaj vakcinoj. Cetere la Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj ankaŭ fiaskis en ĝustatempa analizo kaj publikigo de datumoj pri la epidemio.

Dividu