Wang Yi telefone konversaciis kun diplomatia konsilanto de franca prezidento

Henggang Publikigita: 2022-08-20 17:58:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede faris telefonan konversacion kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilanto de franca prezidento Emmanuel Macron.

Wang diris, ke en la aktualaj cirkonstancoj, la ĉin-francaj rilatoj faris konstantan kaj novan progreson, kio havas grandan ekzemplan signifon. Wang diris, ke rimarkante, ke ambaŭ Ĉinio kaj Francio estas gravaj landoj kun tradicio de sendependeco. Ju pli kompleksa la internacia situacio fariĝas, des pli gravas, ke la du landoj ŝultros internacian respondecon pri gardado de la monda paco kaj antaŭenigos la komunan disvolviĝon.

Wang alvokis, ke la du flankoj agos en la spirito de reciproka respekto por zorgi la kernajn interesojn unu de la alia kaj aktive antaŭenigi kompaktan kunlaboron en tiaj kampoj kiel aerspaco, civila nuklea energio kaj agrikulturo.

Wang diris, ke dum la tempo al la 60a datreveno de la starigo de ĉin-francaj diplomatiaj rilatoj en 2024 kaj la Parizaj Olimpikoj 2024, la du landoj devas fari bonajn planojn en interhomaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro per la altnivela mekanismo de interhomaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj donas plenan ludadon al la ŝuldaj roloj de la du gravaj landoj ambaŭ riĉaj en kulturo.

Li diris, ke ni devas plenumi veran multilateralismon, kontinue plifortigi kunlaboron pri tutmonda sekureco kaj internacia disvolviĝo kaj antaŭenigi la kompletan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Francio por liberigi novan viglecon kaj vivecon.

Wang eksplikis la solenan pozicion de Ĉinio pri la tajvana demando, esprimante aprezon pri aliĝo de Francio al la principo de unu Ĉinio, kaj asertis, ke Usono kaj la "tajvana sendependeco" plurfoje provis ŝanĝi la statuson tra la Tajvana Markolo, kavigas la principon de unu Ĉinio, kaj serioze kompromitis pacon kaj stabilecon en la Tajvana Markolo.

Wang diris, ke pri la principo de nacia suvereneco kaj teritoria integreco, estas neniu loko por iu lando malantaŭeniri. Rimarkante, ke estas nature, ke Ĉinio prenu agojn por defendi siajn legitimajn rajtojn kaj malhelpi pliajn krizojn.

Bonne diris, ke Francio konsentas konservi la bazajn normojn pri la internaciaj rilatoj kaj gardi regionan sekurecon, pacon kaj stabilecon.

Li rimarkis, ke kiel Ĉinio, Francio malakceptas la pensmanieron de Malvarma Milito kaj oponas blokan kontraŭstaron. Li aldonis, ke Francio esperas kunigi manojn kun Ĉinio por trakti la nunajn internaciajn kaj regionajn krizojn kaj sendi pozitivan mesaĝon de solidareco al la mondo.

Francio ĉiam donas grandan gravecon en disvolvo de ampleksa strategia partnereco inter Francio kaj Ĉinio kaj pretas kunlabori kun Ĉinio por konstrui dinamikajn, konstruajn kaj fortajn duflankajn rilatojn. Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi dialogon kaj interŝanĝojn, profundigi praktikan kunlaboron en tiaj kampoj kiaj ekonomio kaj komerco, scienco kaj teknologio, interhomaj interŝanĝoj kaj kulturo, kaj kune traktas tutmondajn defiojn kiel klimata ŝanĝo kaj nutraĵa sekureco.

Francio ĉiam observas la politikon de unu Ĉinio kaj estas nediskutebla en sia pozicio respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, Bonne aldonis, ke Francio esperas, ke stabilo de la Tajvana Markolo povas esti konservita per dialogo kaj konsultiĝo.

Dividu