Ĉinio enorbitigis novan satelitan grupon de malproksima sensado

Publikigita: 2022-08-20 18:01:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio sabate lanĉis portantan raketon Changzheng-2D por meti satelitan grupon en la spaco.

Kiel la kvara grupo de la familio Yaogan-35, la satelitoj estis ĵetitaj je la 1a horo kaj 37 minutoj (Pekina tempo) de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan kaj eniris la antaŭdifinitan orbiton.

La satelita grupo estos uzata ĉefe por fari sciencajn eksperimentojn, enketojn pri landaj resursoj, rendimentan taksadon de agrikulturaj produktoj kaj preventado kaj redukto de katastrofoj.

Tio estis la 433a misio de la raketserio Changzheng.


Dividu