Rapida kaj profunda interligo inter Ĉinio kaj mondo

Henggang Publikigita: 2022-08-20 18:16:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Depost la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio fortigis sian interligon kun la resto de la mondo per senprocedura rapideco, antaŭenpuŝis formiĝon de la malferma situacio en ampleksa kampo, kaj gvidas disvolviĝon de la tutmonda ekonomio al pli malferma, inkluziva, profita, ekvilibra kaj kungajna direkto.

El la haveno Kantono, unu varŝipo ĵus foriris por longdistanca veturado. Per la lokalizaj icujoj de la ŝipo, la tuttempaj spuroj sekvitaj de la satelito prezentis ĝian vojon sur la maro.

La ŝipoj en la tuta mondo produktas ĉirkaŭ miliardon da lokalizaj datumoj. Laŭ la kontinua sekvado, ni kaptis ŝanĝiĝojn de la mara transportado en tiuj dek jaroj.

Dum la dek jaroj, la nombro de navigaj linioj de la 11 nodaj internaciaj havenoj de Ĉinio kreskis je 60%, la serva reto de la mara transportado ligis kun ĉefaj havenoj de pli ol 100 landoj kaj regionoj, kaj Ĉinio fariĝis la lando kun plej alta ligeco de mara transportado en la tuta mondo.

La pli profunda ligo ne nur estis enkorpigita en la aviada linio. En la dek jaroj, en la Eŭropazia Kontinento aperis eksploda kresko de la ekveturado de trajnoj inter Ĉinio kaj landoj de Eŭropo kaj la nombro jam atingis ĉirkaŭ 900 obloj de tiu en la komenca jaro. Nun averaĝe 42 trajnoj veturas inter Ĉinio kaj pli ol 190 eŭropaj urboj. Tio alportas novajn ŝanĉojn al ĉeliniaj loĝantoj.

Okcidenten irante laŭ la linio, ni trovis la nodon de la Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso kun plej intensaj linioj kaj plej multaj veturoj, la haveno Duisburgo, kiu situas en la fama bazo de malnova industrio en Germanio.

Pro falo de karba industrio, la urbo senĉese luktis en serĉado de transformiĝo dum malfaciloj. Sekve de alveno de la Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso, ĝi rapide kreskis kiel la loĝistika centro de la tuta Eŭropo.

Laboranto de la germana magazeno de la fervoja Linio Chongqing-Xinjiang-Eŭropo

"De septembro, 2019, mi komencis mian karieron ĉi tie kaj nun mi klare sentis multiĝon de la laboro. La varoj inkluzivas ne nur malpezindustriajn produktojn, sed ankaŭ grandskalajn instalaĵojn. Mi jam estas 55-jara, povas rikolti la fiksitan laboron. Tio estas rara en Germanio."

Hodiaŭa Ĉinio, kun senprocedure profunda interligo kun la resto de la mondo multigis sian komercan kvanton de varoj je 14,7 duilionoj da juanoj kompare kun tiu antaŭ dek jaroj kaj nun okupas 13,5% de tiu de la tutmonda merkato. Hodiaŭ, Ĉinio pli profunde aliĝis al la tutmonda proviza ĉeno, averaĝe en ĉiu minuto, 73,49 juanoj da varoj eksportas kaj importas inter Ĉinio kaj la resto de la mondo. Hodiaŭ, Ĉinio estas ne nur fabriko de la mondo sed ankaŭ la monda merkato, kiu allogas aliajn landojn.

De ĉiu septembro kolektiĝas varoj el diversaj landoj per navigado, veturado kaj aviado. La helikopteroj el Germanio, pano el Italio, kafo el Vanuatuo, mielo el Nov-Zelando venas per ŝipo, aviadilo, kaj eĉ trajno, el diversaj lokoj al la komuna celloko Ŝanhajo.

Dum la ondiĝanta protektismo de la komerco en novembro, 2018, ĝuste Ĉinio malfermis sian pordon kaj establis grandan platformon por, ke la varoj el la resto de la mondo povas eniri en ĉinan merkaton. Usona komercisto Owen K Messick faris provon, ke li adresis peton al la unua Internacia Importa Ekspozicio pri stando de nur naŭ kvadrataj metroj. Li ne imagis, ke tio alportis grandan oportunon al lia firmao. Poste, li senĉese vastigis la areon de la stando en la sekvaj ekspozicioj.

Owen K Messick, Ĝenerala direktoro de la firmao Doterra en Ĉinio

"Musko, malgranda floro kiel rizo, sed floras kiel peonio! Ni estas malgranda firmo, sed Ĉinio donis sufiĉajn ŝanĉojn por nia disvolviĝo ĉi tie, ĉar tie estas sufiĉe granda merkato."

Dum la dek jaroj, Ĉinio senĉese superas sin mem kun pli granda malfermo.

190, tiu cifero estas la nombro de la artikoloj en la negativa listo de aliro de eksterlanda investo, kiu estis unuafoje publikigita de Ĉinio. Poste, la cifero estas malgrandigita jaron post jaro. Ĝis nun ĝi estas 27, la proporcio de reduktado superis 85%.

Dum la dek jaroj, Ĉinio antaŭenigas sisteman malfermon kun pli granda forto kaj profundo sur alta nivelo. La nombro de provaj regionoj de libera komerco kreskis de unu ĝis 21. En la aero, malgranda ol 0,4% de la tuta teritorio de la lando, Ĉinio kontribuis 17,3% de la tutlanda importado kaj eksportado kaj allogis kvanton de eksterlanda kapitalo kun 18,5% de tiu de la tuta lando.

Laŭ Raportoj pri Komerca Medio, ĉiujare publikigitaj de la Monda Banko, la vico de Ĉinio en la listo de la tuta mondo pri komerca medio jam altiĝis de la 90a loko ĝis 31a loko, saltinte je 59. Tiu takso de la Monda Banko estas senprocedura atingo.

Ŝanĉoj venas el malfermo, kaj kunlaboro gvidas solvon de problemoj. Hodiaŭ, Ĉinio kaj la resto de la mondo ludas prezentadon de reciproka disvolviĝo.

Dividu