NPR: Malforta traktado de registaro kontraŭ simia pokso kaŭzis seriozan mankon de vakcinoj

Mirinda Publikigita: 2022-08-21 15:48:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19an de aŭgusto, usona tutlanda publika radio (NPR) publikigis artikolon, dirante, ke la nombro de konfirmitaj kazoj de simia pokso en Usono okupas la unuan lokon en la mondo, serio da eraroj de la registaro en komenco de batalo kontraŭ la epidemio kaŭzis seriozan mankon de la vakcinoj, kaj ankaŭ en la distribuado de vakcinoj ekzistas serioza rasaj diferencoj.

La raporto diris, ke estas malalta la rapideco de vakcino-aĉeto de la usona registaro kaj distribuado de vakcinoj en diversaj ŝtatoj longtempe restas senorda. Nun la nombro de konfirmitaj kazoj de simia pokso superis 14 000. Tamen multaj lokaj prisanaj departementoj raportis, ke ne sufiĉas vakcinoj por altriskaj homoj.

La raporto diris ankaŭ, ke latinamerikanoj kaj afrikanoj vizaĝas al granda risko en infektado de la simia pokso, ne estas optimisma la vakcinado por tiuj homoj. La enketo publikigita de sana departemento de Norda Karolino en la 10a de aŭgusto diris, ke inter la infektitoj 70% estas afrikanoj, tamen nur 24% da vakcinoj estas uzataj por afrikanoj. Tio donis fortan maljustecon kaj dubon de koloruloj pri la registaro.

Dividu