​Ĉijare pli ol 10 000 trajnoj de Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso

Mirinda Publikigita: 2022-08-21 15:52:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo dimanĉe, sekve de trajno de Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso iris de internacia haveno Xi’an al Hamburgo, ĉijare sume funkciis 10 000 trajnoj de la Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso, kio estis plenumita 10 tagojn antaŭe ol la pasinta jaro. Ĉijare oni transportis sume 972 000 kontenerojn da varoj, pliiĝante je 5% kompare kun tiu pasintjare.

Nun la Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso jam havas 82 liniojn, kiuj ligas 200 urbojn de 24 eŭropaj landoj.

Altkvalita disvolviĝo de Ĉina-Eŭropa Fervoja Ekspreso plibonigis regionan ekspluatan situacion, pligrandigis ekonomian kaj komercan kontakton inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj, profundigis internacian produktkapablan kunlaboro, rapidigis translandan cirkuladon de elementaj resursoj kaj donis fortan movforton al kuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Dividu