Oficejo de Komisaro de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en HSAR urĝas eksterajn fortojn ĉesi enmiksiĝon en juran rolon de Honkongo

Henggang Publikigita: 2022-08-21 17:06:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Oficejo de la Komisaro de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) sabate forte malaprobis kaj firme malakceptis provojn de manpleno da usonaj kaj britaj politikistoj enmiksiĝi en la juran rolon de Honkongo kaj blankigi kontraŭ-ĉiniajn fortojn, kiuj faras nerespondecan retorikon pri juraj procedoj de la HSAR.

La proparolanto de la oficejo diris, "Ni instigas la politikistojn sin deteni de subfosado de la jura rolo en Honkongo kaj ĉesigi iliajn movojn de interrompo de Honkongo kaj malhelpo al Ĉinio."

La proparolanto diris, ke la jura rolo en la HSAR gajnis konstantan progreson post reveno de Honkongo al la patrujo. Aparte, ekde la efektivigo de la nacia sekureca leĝo kaj la plibonigo de la balota sistemo en Honkongo, la disvolviĝo de Honkongo reiris sur la ĝustan vojon. La juro kaj justeco estas subtenataj kaj laŭleĝaj rajtoj kaj libereco de honkongaj loĝantoj estas pli bone protektataj, kio malfermas novan ĉapitron de bona regado en Honkongo.

Dum la "nigra perforto" en 2019, kontraŭ-ĉinaj elementoj en Honkongo faris la krimon subfosi la ŝtatan potencon sub la alivestiĝo de "demokratio" kaj "libereco", kiuj montris la gravecon de la decidaj rimedoj de la centra registaro.

La proparolanto akcentis, ke juraj procedoj de la HSAR certigis justan juĝon de la kazoj kaj konfirmis al juĝa justeco, kiu ne toleras eksteran enmiksiĝon. Malgraŭ tio, ke iuj kontraŭ-ĉinaj elementoj jam deklaris sin kulpaj, tre malgranda nombro da usonaj kaj britaj politikistoj ankoraŭ konfuzas la nigron kaj blankon kaj enmiksiĝas en la juran rolon de Honkongo kaj en la aferoj de Honkongo, kio plene elmontras ilian realan intencon pri interrompo de Honkongo.

La proparolanto asertis, ke Honkongo estas parto de Ĉinio kaj neniuj eksteraj fortoj povas enmiksiĝi en honkongajn aferojn.

La proparolanto rimarkigis, ke la historia tendenco de la transiro de Honkongo de kaoso al stabilo estas nehaltigebla, kaj la procezo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas neinversigebla.

La proparolanto urĝis koncernajn usonajn kaj britajn politikistojn meti sin en la ĝustan pozicion, rekoni la situacion, observi la principojn de internacia juro kaj bazaj normoj reganta internaciajn rilatojn, ĉesi kuraĝigi kontraŭ-ĉinajn fortojn en Honkongo kaj vekiĝi el la revo de "uzado de Honkongo por malhelpi Ĉinion."

Dividu