Siria amaskomunikilo: Usonaj trupoj denove ŝtelis kaj transportis petrolon en nordorienta Sirio

Xiong Publikigita: 2022-08-22 16:12:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de la siria informagentejo en la 21a de aŭgusto, usonaj trupoj tiutage transportis al siaj militaj bazoj en Irako alian petrolon ŝtelitan en la petrolkampo de nordorienta Sirio.

La informagentejo, citante la vortojn de loka riĉinformita persono, raportis, ke en tiu tago la usonaj trupoj, per 137 cistern-kamionoj, dufoje transportis la petrolon ŝtelitan en Sirio al siaj militaj bazoj en Irako.

Nuntempe, en multaj lokoj de nordorienta Sirio regas la Siriaj Demokratiaj Trupoj, gvidataj de kurdoj, kiuj siavice estas subtenataj de la internacia alianco kondukata de Usono kontraŭ la ekstrema organizaĵo IŜ. En la lastaj jaroj la siria registaro multfoje akuzis ke la usonaj trupoj ŝtelis kaj transportis petrolon en nordorienta Sirio.

Dividu