Ĉina vicĉefministro urĝis elimini komunuman disvastiĝon de KOVIM-19 en Hainan-provinco

Qiujieming Publikigita: 2022-08-22 16:38:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan emfazis klopodojn por elimini komunuman disvastiĝon de novkronvirusa malsano (KOVIM-19) en suda ĉina provinco Hainan.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Bruoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia lastatempa inspektado en la insulo, kie pli ol 6 700 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en aŭgusto.

La vicĉefministro vizitis la centron de preventado kaj regado kontraŭ la epidemio, ŝlosilajn komunumojn kaj gravajn lokojn en multaj urboj inkluzive de la marborda urbo Sanya.

Kun la malpliiĝo de taga nombro de novaj konfirmitaj kazoj en Hainan, la ĉefa disvastiĝa ĉeno estis blokita, la epidemia situacio en la provinco estas ĝenerele sub regado.

Sun emfazis, ke la preventado kaj regado kontraŭ la epidemio estas en la ŝlosila periodo en Hainan, kaj ŝi postulis rapidan venkon en la batalo kontraŭ la KOVIM-19.

Ŝi ankaŭ faris detalajn postulojn pri la sekva plano kontraŭ KOVIM-19 en Hainan.

Dividu