Respondo de ĉina proparolanto al ĵurnalisto rilate erarajn dirojn de usona ambasadoro pri Tajvano

Xiong Publikigita: 2022-08-22 18:50:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Demando: La 19an de aŭgusto, kiam la usona ambasadoro Burns ĉe Ĉinio estis intervjuata de CNN, li diris, ke Ĉinio tro reagis pri la vizito de Pelosi al Tajvano. Tio fariĝis necerta faktoro por la Tajvana Markolo kaj kaŭzis krizon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li eĉ menciis, ke Xie Feng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, vokis lin al interparolo post la alveno de Pelosi en Tajvanon, kaj la du faris ardan disputon. Kian komenton Ĉinio havas pri tio?

Respondo: La rimarkoj de la usona ambasadoro Burns estas konfuzaj ideoj, kaj ili refoje elmontras la sofismon kaj piratan logikon de Usono.

Jam antaŭ tio, ke la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Pelosi vizitis Tajvanon, Ĉinio el ĉiuj niveloj faris al Usono seriozajn demarŝojn, ripete emfazante la seriozecon kaj danĝerecon de la vizito de Pelosi al Tajvano kaj klare dirante, ke Usono prenos el tio ĉiajn sekvojn sur sin.

Post la alveno de Pelosi en Tajvano, Xie Feng en la unua tempo urĝe vokis la ambasadoron Burns al interparolo, kaj en la nomo de la ĉina registaro esprimis al Usono seriozan trakton kaj fortan proteston. Xie diris, ke Usono devas pagi por siaj eraroj kaj alpreni necesajn rimedojn por forigi la malbonan influon, kiun alportis Pelosi.

Ĉi tie mi volas ripeti, ke la principo de unu Ĉinio estas kerno el la kernoj de la ĉinaj interesoj. Kia lando, kia forto, kia homo ne subtaksu la fortan decidon, firman volon kaj potencan kapablon de la ĉinaj registaro kaj popolo defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon, reunuigi la landon kaj reprosperigi la nacion.

Dividu