Hu Chunhua faris salutparoladon en la inaŭgura kunveno de Ĉina Konsilio de “iniciato pri daŭripova merkato”

Xiong Publikigita: 2022-08-22 21:00:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La inaŭgura kunveno de la Ĉina Konsilio de la “iniciato pri daŭripova merkato”okazis la 22an de aŭgusto en Jiujiang de la provinco Jiangxi, Ĉinio. La ĉina vicĉefministro Hu Chunhua kaj la brita princo Charles respektive faris salutparoladon en video.

Hu diris, ke la ĉina registaro koncentras atenton al ekologia konstruo kaj daŭripova evoluigo, kaj la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri tutmonda disvolvado, alvokis la internacian socion rapide plenumi la tagordon 2030 de UN pri daŭripova evoluigo, kaj antaŭenigi tutgloban disvolvadon pli forte, verde kaj sane. Sub la prizorgo kaj subteno de Xi la Ĉina Konsilio de la "iniciato pri daŭripova merkato" fondiĝis, kaj ĝi fariĝos grava kunlabora platformo de la industria kaj komerca rondo kaj de la tutgloba daŭripova evoluigo.

La kunveno okazis fizike kaj virtuale, kaj ĉirkaŭ 200 reprezentantoj ĉinaj kaj eksterlandaj el politika kaj komerca rondoj partoprenis la kunvenon.

Dividu