Respondo de ĉina proparolanto al ĵurnalisto rilate viziton de usona ŝtatestro de Indianio al Tajvano

Qiujieming Publikigita: 2022-08-23 14:54:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Demando: Usona ŝtatestro de Indianio Eric Holcomb vizitas ĉinan regionon Tajvano. Kian komenton Ĉinio havas pri tio?

Respondo: Tajvano estas neforigebla parto de la teritorio de Ĉinio. La tajvana demando ĉiam estas la plej grava, sentema kaj kerna demando por la ĉina-usonaj rilatoj. La ĉina flanko ĉiam firme oponas Usonon starigi oficialan kontakton kun Tajvano per iu ajn formo aŭ nomo, kaj serioze traktis kun Usono pri la vizito de Eric Holcomb. La ĉina flanko urĝis Usonon konservi la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono kaj ĉesigi ĉiun oficialan kontakton kun Tajvano.

Dividu