Laŭ la raporto sabate publikigita de usona mediato NPR, opinisondo kune okazigita de tiu mediato kaj rilataj akademiaj institutoj montris, ke 69% de la usonaj praloĝantoj suferas de serioza financa premo pro la alta inflacio. Tiu ĉi procento estas la plej alta en ĉiuj homgrupoj en Usono.
Krome, 58% de la familioj de la usonaj praloĝantoj ne havas mondeponon por unumonata elspezo. Al 40% de la praloĝantoj mankas mono por pagi manĝaĵojn, kaj tiu procento estas 21% en la grupo de blankuloj.
Tiu ĉi opinisondo daŭris de majo ĝis junio. Pli ol 4 000 plenaĝaj usonanoj el kvin homgrupoj en Usono partoprenis en la opinisondo.