Ĉinio lanĉis novan sateliton per portoraketo Kuaizhou-1A

Xiong Publikigita: 2022-08-23 20:13:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de aŭgusto, de la Satelita Lanĉocentro Xichang en sudokcidenta ĉina provinco Sichuan Ĉinio sukcese lanĉis novan sateliton en la spacon.

La satelito Chuangxin-16, esplorita de la Ĉina Akademio de Sciencoj, estis lanĉita je 10:36 matene de la portoraketo Kuaizhou-1A kaj sukcese sendita en la planitan orbiton.

La satelito estos ĉefe uzata por sciencaj eksperimentoj kaj ekzameno de novaj teknologioj.

Tiu ĉi lanĉo estis la 16a misio de serio da raketoj Kuaizhou-1A.

Dividu