Ĉinio firme oponas viziton de japanaj politikistoj kaj parlamentanoj al Tajvano

Xiong Publikigita: 2022-08-23 21:03:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de aŭgusto Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, diris, ke iuj japanaj politikistoj kaj parlamentanoj, agante kiel Usono, vizitis Tajvanon kaj provis tiri el tio profitojn. Kontraŭ tio Ĉinio firme oponas.

Estis ĵurnalisto, kiu faris demandon: lastatempe, kiam Tsai Ing-wen estis intervjuata, ŝi bruegis pri profundigo de la tiel nomataj “tajvana-japanaj rilatoj”, kaj krome, la japana parlamentano Keiji Furuya vizitis la ĉinan regionon, Tajvanon. Kian komenton vi havas pri tio? Ma do havis la ĉi-suprajn rimarkojn.

Ma diris, ke ni konsilas ke la japana flanko tiru lecionojn el la historio, plene konu la sentemon de la tajvana problemo, kaj bone komprenu, ke en la mondo ekzistas nur nun Ĉinio, Tajvano estas parto de Ĉinio, restu fidela al sia promeso sekvi la principon de unu Ĉinio kaj la spiriton de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj gardu sin en ago kaj parolo pri Tajvano.

Dividu