Usona mediato: Usono alfrontas multajn epidemiajn defiojn en aŭtuno

Qiujieming Publikigita: 2022-08-24 15:05:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona mediato CNN lunde raportis, ke Usono alfrontas multajn malsanojn en aŭtuno, inkluzive de nova kronviruso, simia pokso, gripo kaj poliomjelito. Publikaj prisanaj oficialuloj esperas subpremi la disvastiĝon de la epidemio per vakcinoj, tamen pro la manko de mono kaj homforto en 2 820 ŝtataj kaj lokaj prisanaj institucioj de Usono, estos malfacile antaŭenpuŝi la vakcinadon.

Laŭ la raporto, post tri jaroj de la novkronvirusa epidemio, laborantoj de la usona publika prisana sistemo estas lacegaj kaj forlasas siajn okupojn unu post alia. Dum la epidemio, pli ol kvarono da superaj oficialuloj forlasis la publikajn prisanajn instituciojn. Parto de ili eĉ ricevis mortminacon. Nuntempe, tiuj institucioj, kiuj ne havas sufiĉajn monon kaj homforton, estos ŝarĝitaj per grava tasko por batali kontraŭ simia pokso kaj aliaj novaj malsanoj.

Dividu